2013年4月14日日曜日

Pri la morto de regionoj...

Daneydzaus : Hieraŭ, interparolante kun konatulo, mi demandis al ŝi : Kiom da personoj necesas por fabriki poŝtelefonon?


Neyrilirc* : kiom?

Daneydzaus : De la bazaj materialoj ĝis la finfina enhavigo de poŝtelefonon laŭ mi necesas urbo kie proksimume loĝas pli ol dek milionoj da personoj.

Neyrilirc : terure...


Daneydzaus : Se ne estus tia urbo, nenia poŝtelefono eblus.


Neyrilirc : hmm


Daneydzaus : Ĉar por krei la poŝtelefonon vi unue devas krei la telefonon mem, kaj antaŭ ĝi elektron, kaj antaŭ ĝi malkovri tiom da aferoj ke finfine sen tia dekmiliona urbegego nenio eblas. Kaj pensu pri tiuj kiu instruas tiujn kiuj fabrikas. Kaj la personoj en la vendejoj kiujn ili uzadas. Kaj tiel plu. Vere, finfine, dekmilionpersona urbo necesas, estendas.


Neyrilirc : mi komprenas.


Daneydzaus : Do, tiu kiu ne loĝas en tia urbo aŭ ties ĉirkaŭurboj ne povas havi poŝtelefonon. Sed mi ja havas poŝtelefonon. Kie estas mia dekmiliona urbo? Ĝi estas Tokio. Do, iel, mi loĝas en ĉirkaŭurbo de Tokio. Mi loĝas en la ĉirkaŭurbarujo de Tokio. La Landero Toyama estas, finfine kaj, laŭ mi, bedaŭrindege, ĉirkaŭurbarero de Tokio.

Neyrilirc : mi foje vizitis toyama antau jaro; impreso tiama estis "tre trankvila".

Daneydzaus : Ĉirkaŭurboj estas trankvilaj ĉie.


Neyrilirc : do vi ne trovis vidindajxojn tie.


Daneydzaus : La antaŭĉirkaŭurbiĝaj kulturaĵoj de Etĉuio daŭre faratas, sed bedaŭrinde, ili nun iĝas muzeaĵoj. Mi diris, japanlingve : 越中はただの等身大の博物館になる。(Traduko : Etĉuio iĝis ajnan vivgrandan muzeon.)


Neyrilirc : grava vidpunkto!!! kiel vivigi malnovajn ekonomie malrichajn urbojn estas grava kaj peza temo.!


Daneydzaus : Mi vidis la faman kazenobonon, kaj mi diris ke ĝi belas. Sed, laŭ mi, ĝi nun iĝis muzeaĵon por turantoj. Ĝi ne plu estas vivaĵo de la Etĉuianaro, sed muzeaĵo por Tokianoj.


Neyrilirc : jes, mi komprenas!


Daneydzaus : Kulture, Etĉuio mortiĝantas.


Neyrilirc : vi pravas.


Daneydzaus : Se bezonis novetĉuiano por vidigi tion al la malnovetĉuianoj, tielu. Sed tiel mi pensas. Se bezonis novjapaniano por vidigi tion al la malnovjapanianoj, same tielu.

Neyrilirc : mi renkontadis lokajn historiistojn; kaj neniu el ili fieris kiel naivaj loghantoj pri historiajxoj de siaj urboj. muzeighi estas lau ili honto.

Daneydzaus : Do mi certege ne malpravas.

Neyrilirc : vi ne malpravas. 

* Neyrilirc estas la curaŭlingva karesnomo de la persono kun kiu mi kunparoladis tion. Ties nomo, kaj aliaj, aperiĝos fojfoje kiam estis interparolado.

0 件のコメント:

コメントを投稿